Mongola armeo

La samurajo Suenaga estas atakita per sagoj kaj eksplodaĵoj fare de mongoloj. Moko Ŝurai Ekotoba (ĉine 蒙古襲来絵詞), ĉ. 1293.

La armeo de la Mongola Imperio estis dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj la plej bonkvalita el la tuta mondo pro siaj movkapablo kaj strategioj, kio faris ĝin timegita inter samtempuloj. Ĝingis-Ĥano kaj aliaj mongolaj militestroj enkondukis kelkajn plinovigojn kiuj ebligis, ke ilia armeo konkeru vastegajn teritoriojn, eĉ estante en laŭnombra granda malavantaĝo dum la luktitaj bataloj.

La nombro de trupoj kolektitaj de la mongoloj estas celo de granda fakula debato,[1] sed ĝi estis almenaŭ de 105 000 en 1206.[2] La mongola militorganizado estis facila sed tre efika, bazita sur la dekuma nombrosistemo. La armeo estis formita de skadroj de po dek homoj, arban-oj (10 personoj), zuun-oj (100), minghan-oj (1000) kaj tumen-oj (10 000).[3]

Mongola generalo Subotai de la Ora Hordo.

La mongoloj estis plej famaj pro sia ĉevalrajdantaj pafarkistoj, sed ankaŭ la trupoj armitaj per lancoj estis same lertaj, kaj la mongoloj ankaŭ rekrutis aliajn militfakulojn el la konkeritaj teritorioj. Ili havis ankaŭ ĉinajn spertajn inĝenierojn kaj bombardistojn kiuj kapablis konstruadi katapultojn kaj aliajn militmaŝinojn; tial la mongoloj povis sieĝi fortikaĵojn, foje konstruante surloke militmaŝinaron uzante la lokajn rimedojn disponeblajn.[4]

La fortoj sub la regado de la Mongola Imperio estis trejnitaj, organizitaj kaj ekipitaj por la movkapablo kaj rapideco. La mongolaj soldatoj havis armaĵojn pli malpezajn ol tiuj de multaj de la armeoj kontraŭ kiuj ili luktis, sed ili povis superi tiun supozatan malavantaĝon per pli lerta manovreblo. Ĉiu mongola militisto normale veturis kun kelkaj ĉevaloj, kio ebligis rapide ŝanĝi al nova rajdita ĉevalo laŭbezone kaj ne tro suferigi la uzitajn ĉevalojn. Krome, la soldatoj funkciis sendepende de la liverigajn rotojn (laŭlegende ĉiu kunportis propran viandopecon), kio rezultis en konsiderinda akcelo de la movkapablo de la armeo.[5] La lerta uzado de mesaĝistoj permesis al la militestroj de tiuj armeoj pluteni la kontaktojn inter si unu kun aliaj.

La disciplina organizado estis lernita pere de nerge (tradicia ĉasmetodo), laŭ rakonto de Ata-Malik Juvajni. Tiu ĉasmaniero estis diferenca el tiuj de aliaj kulturoj, kiel propra por la agado de malgrandaj unuoj. La mongolaj fortoj malfermiĝis laŭ etenda linio, ĉirkaŭis tutan regionon kaj poste kondukis la tutan ĉasaĵaron ene de tiu areo kune. La celo estis malpermesi la fuĝon al iu ajn el la animaloj kaj povi mortigi ĉiujn.[5]

Tradicie konataj pro sia lerteco ĉe la surteraj fortoj, la mongoloj rare uzis navigan povon. En la 1260-aj kaj 1270-aj jaroj ili uzis la marpovon dum ili konkeris la teritoriojn de dinastio Song de Ĉinio, sed iliaj klopodoj organizi markampanjojn kontraŭ Japanio tute ne sukcesis. En la baseno de la Orienta Mediteraneo, iliaj militkampanjoj estis realigitaj preskaŭ nur surtere, dum la maroj estis kontrolitaj de la fortoj de la krucmilitistojmamelukoj.[6]

Ĉiuj militkampanjoj estis antaŭitaj per zorgema planado, rekognosko kaj kompilado de koncerna informaro rilata al la malamikaj teritorios kaj fortoj. La atingitaj sukcesoj, la lerta organizado kaj la movkapablo de la mongolaj armeoj ebligis ilin lukti en kelkaj frontoj samtempe. Ĉiuj plenkreskaj viroj ĝis aĝo de 60 jaroj estis elekteblaj por la deviga militservo, kiu estis fonto de honoro en ilia triba militema tradicio.[7]

  1. Sverdrup. p. 109.
  2. Sverdrup. p. 110.
  3. Sverdrup. p. 110.
  4. Morgan. The Mongols. pp. 80–81.
  5. 5,0 5,1 Morgan. The Mongols. pp. 74–75
  6. Morgan. Mongols and the Eastern Mediterranean
  7. Morgan. The Mongols. p. 75

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search